- Restas iom pli ol monato ĝis la festivalo. La preparoj iras bonege,
inter ili la varbado: estas nun jam 77 aliĝintoj! La Esperanta teamo
ricevis 20 kromajn lokojn por siaj volontuloj, do ankoraŭ eblas
partopreni! La festivalo okazos inter sabato la 29-a de junio kaj lundo la
8-a de julio 2013 (eblas malplilonga restado). Legu ĉiujn gravajn
informojn kaj aliĝu ĉe la retpaĝo http://www.roskilde.festoklubo.dk/
- Jen Facebook-kromprogrameto por esplori kaj malkovri muzikgrupojn, kiuj
similas al viaj ŝatataj grupoj en Roskilde. Rigardu: http://apps.speakup.dk/roskilde-festival/wimp/index.php/